.Esperanto societo "Ĉele-Kula" estis fondita en Niŝ, Serbio en la jaro 1956. kaj nun, post preskaŭ 50 jaroj, ĝi ankoraŭ funkcias, tamen ne kiel antaŭe, kiam Esperanto estis sur sia pinto. Nun iuj plej maljunaj societanoj rememoras kiel estis antaŭe, kiam haloj estis plenaj da entuziasmaj Esperantistoj. Tamen societo "cele-Kula" ankoraŭ funkcias, tre bone funkcias. Ĝi havas 56 membrojn, plejparte maljunajn, kaj ĉiumerkrede ili kunvenas kaj babilas, diskutas kaj preparas novajn planojn. Nun "cele-Kula" estas unu el la plej aktivaj societoj en Serbio, eble eĉ plej aktiva.

.La aktivaĵoj de societo estas relative diversaj. Oni organizas propagandon, kursojn por ĉiuj jaraĝuloj, preparas multajn festojn (Zamenhofajn tagojn okaze de datrevenoj de lia naskiĝo aŭ morto, jaran konvencion ktp.) kaj precipe laboris pri organizado de 6-a Balkanlanda Esperanto - Konferenco. La societo ankaŭ enhavas Junularan sekcion.

.La societo celas propagi Esperanton en urbo kaj ekstere, plinombrigi siajn membrojn kaj farigi ke Esperanto finfine ekvivu kaj devenu serioza kaj agnoskita lingvo kiun bezonas lerni ĉiuj urbanoj, junaj kaj maljunaj, blankhaŭtaj, ciganoj kaj fremduloj, t.e. ĝi devas praktiki internan ideon de la lingvo.

.Legu pli pri la origino de nomo "Ĉele-Kula".

.Vidu la estraron de E-societo.

.Vidu kiujn festojn E-societo organizis antaŭe.

Esperanto societo "Ĉele-Kula" en Nis, unu el la plej aktivaj E-societoj en Serbio