UEA disdonas ĉiujare ekde 1997 subvenciojn el la monsumo, kiun la konata dana esperantista paro donacis por pliriĉigi la kolektojn de bibliotekoj, kiuj ne estas financataj de ŝtata, urba aŭ alia publika instanco.

Ĉi-jare, krom bibliotekoj el Slovakio, Italio, Brazilo, Belgio, Kubo kaj Ĉinio, E-biblioteko de ES "Ĉele-kula" el Niŝ ricevis preskaŭ la plej grandan subvencion (225 eŭrojn), kiu konsistas el trideko da libroj. Multaj el ili estas la plej popularaj kaj novaj eldonoj. Tuta kolegaro de nia E-societo esprimas varman dankon al Poul Thorsen kaj al gxenerala direktoro de UEA Osmo Buller. La informo pri tio ĉi aperis en "Esperanto", n-ro 1188, p. 10.

Nia E-biblioteko ricevis Thorsen - apogon