.Niŝ, post Beogrado, la plej granda urbo de Serbio, kuŝas sur la bordoj de la rivero Niŝava, en la valo Niŝ, sur la alteco de 195 metroj super la maro. Ĝi estas ĉirkaŭita per la montaroj Svrljig, Suva, Mali Jastrebac kaj la montoj Vinik kaj Gorica.
.La urbo troviĝas sur la kruciĝo de la plej gravaj vojoj de Balkana duoninsulo kaj laŭ la geografia situo en la mondo prezentas la krucvojon de Eŭropo. En Niŝ kruciĝas kvin fervojan kaj ses regionaj vojoj. Krome, Niŝ estas ekonomia, lerneja, saniga, kultura kaj sporta centro de la sudorienta Serbio. La ĉirkaŭaĵo estas riĉa per grejno, legomoj, fruktoj kaj aparte per vinberejoj.
.Dum la Dua mondmilito Niŝ estis grave detruita. Ĝi estas bombardita proksimume 50 foje. Grandaj kompleksoj de loĝdomoj estis detruitaj, same preskaŭ la tuta industrio. En tiu situacio Niŝ estis liberigita la 14-an de oktobro 1944. Dank'al la sindono de la urbanoj, la industrio en la urbo estis rapide riparita kaj oni komencis konstrui novajn fabrikojn.
.En Niŝ kruciĝas la magistraloj de Balkano. Tiuj magistraloj estas atestantoj de malaperitaj epokoj el kiuj ĉiu lasis siajn postsignojn en la vivo de la urbo kaj kiuj formis ĝian historion. Ili kunligadis kaj kunigadis la kulturojn kaj la popolojn, kaŭzis miksadon de kulturoj sed pli ofte pasadis armeoj, militoj, konkerantoj. Laŭ tiuj vojoj venadis kulturaj influoj por antaŭromian kulturon pliriĉiĝi per la greka importo kaj pli poste malnovan Naissus, la naskiĝurbo de Konstantino Granda, fari la urbon de la altevoluita kulturo kaj kultura kreiĝo kaj poste freŝigi per la kulturo de slavaj gentoj... kaj plue... post la influo de la juna feuda de serba ŝtato venigi ĝin al la turka orienta kulturo plena je kontrastoj.
.Niŝ kolektadis kaj gardis la kulturan heredaĵon kies postsignoj estas videblaj ankaŭ hodiaŭ en arkeologiaj trovaĵoj en kulturaj monumentoj kaj historiaj monumentoj. La elfosaĵoj trovitaj sur Bubanj, la mozaiko en Brzi Brod, grandurbo kun freskoj en Jagodin Mala, Ĉele-kula, ka Monumento sur Ĉegar, la fortikaĵo, la monumento al la liberigintoj de Niŝ en la centro de la urbo, la bustoj de la popolherooj, la muzeo da la 12-a februaro - Crveni Krst kaj multaj aliaj estas tre valora materialo.
.Hodiaŭ laŭ valoj de Morava kaj Vardar, kaj ankaŭ tra Niŝ, pasas aŭtovoj kiun konstruis la junularo de Serbio.