.De la 28-a de aprilo ĝis 3-a de majo, Prilepaj esperantistoj estis gastigantoj al malgranda delegacio de esperantistoj el najbara lando Serbio. Junaj esperantistoj Marko Nikoliĉ kaj Nikola anoj de E-societo "Ĉele-kula" el Niŝ estis gastoj de s-ino Gordana Jankuloska - nuna prezidantino de Junulara E-societo "Estonto" el Prilep. Dum ilia restado en Makedonio, gastoj el Niŝ unue vizitis urbon Skopje, kaj poste vizitis urbojn Prilep kaj Ohrid. En Prilep ili vizitis ejojn de la Prilepaj Esperanto-societoj kaj havis eblecon ekkoni ion pli pri la aktiveco de la prilepanoj, kaj riĉa historio de la E-movado en Prilep. La 30-an de aprilo ili havis mallongan renkontiĝon kun parto de la anoj de Junulara E-societo "Estonto".
.Nome de Prilepaj Esperanto-societoj kunordiganto de "Estonto" - Viktor Galeski donacis al Marko Nikoliĉ (kiel sekretario de E-societo el Niŝ) librodonacon kiu konsistis el 21 librotitoloj en 36 ekz. kaj 2 KD-oj. Ĉiuj libroj estis eldonitaj en Makedonio flanke de MEL aŭ Prilepaj E-societoj, kaj ili estas donaco por la E-bibloteko en Niŝ.
.Mallongan renkontiĝon inter junaj esperantistoj el du najbaraj landoj ni uzis por interŝanĝi spertojn kaj ideojn kiamaniere labori en la estonto por la disvastigo de la Esperanto-movado loke kaj en la ĉi-tiu regiono de Balkanio.
(artikolo de Viktor Galeski)