VUK KAJ REVOLUCIO

Unuakta teatraĵo

personoj:
Lazaro kaj Milan (sinjoregoj; fratoj)
Petro (eta agrikulturisto)

Okazas en respektinda kaj riĉa hejmo de vojvodina urbo je la komenco de 19-a jarcento.

Unua sceno

(eniras en la grandan cambron Petro en popola vestaĵo kun aktoj kaj Milan en nobla vestaĵo.)
Petro: Via lumo, kiaj estas viaj impresoj pri mia lernado?
Milan: (demetas okulvitrojn) Do, mi havas diri ke via progreso estas videbla. Mi ne trovas kial, sed via decideco al mi similas al troto de la malgranda ĉevalo kun flirta kolhararo tra verda kampo.
Petro: Dankon je komplimento. Do, vi kredas ke mi progresas?
Milan: Oni vidas. Sed legi nian pompan lingvon ne estas facile. Ne ĉiu ricevis la donacon de Dio legi tion kion, ekzemple, legas mi kaj mia frato Lazaro. Estas bela via deziro lerni tiun literaturan lingvon, tiun ekzaltitan trezoron kiun ricevas nur la plej edukitaj personoj, kiel mi. Nur la erudicio povas malfermi al homo la okulojn, konigi ĝustan vojon, solvi la problemojn. La dececo estas tiu kiu povas liberigi nin de niaj estimataj malamikoj turkoj. Ni devas batali per civilizeco kaj honoro kiuj ja estas la ĝustaj virtoj, kaj ne per sovaĝeco kaj rompitaj bastonoj. Ĉi tiuj onidiroj, kiuj cirkulas cirkaŭ, pri ia revolucio estas vere diskuteblaj.
Petro: Nu mi kredas je kapabligo…
Milan: (korektigas lin trankvile) Je kapableco..
Petro: Jes, mi kredas je la kapableco de niaj batalantoj por la libereco.
Milan: Kapo restas sur ŝultroj per racio. Kiam la malamiko estas pli forta, li ĝin facile fortranĉas. Sed, ni ne estas tiuj kiuj decidos pri la sorto de Serbio. Mia tasko estas semi menson al malplenaj kapoj, kaj via estas agadi sur agro. Kiam ni jam estas ĉe tio (kun kaŝita moko) diru al mi, Petraĉo, kiel fartas viaj bovoj?
Petro: Bone, via lumo. Dankon pro montrita zorgo.
Milan: (kun suspiro) Ah, vi havas pro kio. Bone, kiam vi volas ke ni renkontiĝu denove?
Petro: Mi petus vin post unu semajno, ĉar ĝis tiam mi havas devigojn.
Milan: (kviete por si) Sed mi pensas ke legado estas pli granda devigo ol administrado super stoko (daŭrigas pli laŭte) sed ne estas grave. Nu tio estu tiel. Vi ĝis tiam ekzercu legi, ĉar sciu, ke tiu lingvo nepre tion meritas, unu ĝia vorto valoras pli ol dekaj vortoj kiujn vi ĉiutage uzas. Memoru tion, Petraĉjo.
Petro: Mi memoros, via lumo, sinjoro Milan.
Milan: Kaj nun vi povas iri.

Dua sceno

(Petro foriras el la ejo kaj eniras Lazaro)
Lazaro: Kiel pasis kun sinjoreto, Milan?
Milan: Hi, ne demandu. Vilaĝanaĉo enpensis ke li havas la rajton paroli per la sama lingvo kiel mi kaj vi. La vilaĝaneto ne plu foriros ol siaj bovinoj kaj porkidetoj.
Lazaro: Lasu, la sinjoreto ŝatas fantazii. Li lernu literaturan lingvon.
Milan: Literaturan lingvon, kaj vilaĝano! Li legus librojn kaj laboras sur agroj! Hodiaŭĉiu volus la plej altan por si, sed ne estas ĉiuj sur pinto. La sinjoreto estas tro malalta por ke li kaptu tiel altan celon. Ĉu vi aŭskultis kiel li parolas? Similas al ĉiuj aliaj farmistoj.
Lazaro: Kompreneble, Milan, ĉar li naskiĝis en la popolo, inter vilaĝanoj. La sinjoreto ne estas kulpa pro tio ke li estas naiva, stulta kaj needukita. Nu, mi venas al vi kun unu letero kiun mi ĵus ricevis.
Milan: Kia letero?
Lazaro: (kviete kaj mirige) La plej granda prioritato! Venas el la najbara urbo kaj mi antaŭsentas ke estas pri iu serioza afero.
Milan: (flustrante) Vere? Eble pri ŝtata striko?
Lazaro: (inde kapneas)
Milan: Cetere, kies estas la letero?
Lazaro: Tio estas plej eksterordinara – la latero estas de fama hajdukestro K.!
Milan: (mirige) Sed tio ne estas ebla! De li persone?
Lazaro: Jes. La latero enhavas informojn plej gravajn!
Milan: O, Dio kara, kia miraklo! Sentima hajdukestro K. skribis al ni?
Lazaro: Øuste tiel.
Milan: Nekredeble! Kaj kion li skribas?
Lazaro: (obskura montras al li la leteron) Mi ne scias.
Milan: Kiel, damne, vi ne scias, frato Lazaro?
Lazaro: Nu, mi ne scias.
Milan: Ĉu vi ĝin tralegis, Lazaro? Se vi scias ion, tio estas legado.
Lazaro: (ruĝiĝante) Mi ne povas tralegi ĝin….
Milan: (preskaŭ kun furiozo) Vi ludas ŝercon kun mi, frato? Verŝajne la afero estas urĝa ĉar ĝi venas de la hajdukestro persone. Ne estas por ŝerco.
Lazaro: Mi ne povas tralegi ĝin..
Milan: O, donu al mi gin. (deprenas de li la leteron kaj metas la okulvitrojn prepariĝante ĝin legi) Foje, Lazaro, min vere surprizas. (komencas legi en si, sed lia vizaĝo konfuziĝis; post iun tempon li ĉesas konfuza) Kio?… Kiel?… Kio estas tio?… Mi ne komprenas….
Lazaro: Nek mi nek vi ne povas ĝin tralegi ĉar ĝi estas skribita en popola lingvo. Per kiu lingvo ĝenerale la hajduko povus skribi?
Milan: (kolere) Per lingvo de farmistoj, stultaj vilaĝanoj kiel Petro? Mi ne povas kredi… Mi ne povas, Dio mia, kredi!
Lazaro: Provu, frato mia.
Milan: La letero de urĝa prioritato, de la plej granda ŝtata graveco, kaj mi ne povas ĝin tralegi! Liaj vortoj eble alportas la sorton de tuta lando, kaj mi ne povas ĝin kompreni? O, mia trezuro kaj eduko, mi ne komprenas! (malespera; poste furioza) Nu, ne estas ĉio tiel senespera! Eble ni ne konas tiun vulgaran lingvon, sed ni povus parte kompreni, kiom estus sufice. (denove legas leteron) Jen, oni parolas pri… pri… mencias iun levon, ian subtenon, unuecon, batalon, eĉ sangon, turkojn, militon, liberecon, revolucion…revolucion?!
Lazaro: (krias) Ili levigas la revolucion?
Milan: ŝajnas! Jen, estas skribita tiel iel, nur al mi ne estas ĉio tute klara..(daŭrigas legi murmurante) Jes, sendube estas la afero pri revolucio!
Lazaro: Estos la milito!
Milan: Kaj sanga koto.
Lazaro: La paco, frateco kaj libereco!
Milan: Post turko perforte foriras de ci tie.
Lazaro: Lasu, ni batalos por la gloro!
Milan: Kia batalo, ni eĉ ne scias ĉu ni certe pravas.
(ili meditiĝis)
Lazaro: Jes, certaj ni ne povas esti ĝis la leteron detale ne komprenos.
Milan: Sed, frato, kiel? Ni ne konas la popolan simplan lingvon.
Lazaro: Nun pro tio mi honte pentas.
Milan: Sed la espero ankoraŭ ekzistas! La letero estas en niaj brakoj, ĉu ne? Nenio estas perdita.
Lazaro: Sed bezonatas ĝin iel kompreni.
Milan: Jes, sed kiel? Mi konfesas, mi estas tro konfuza.

III sceno

(Petro revenas, adorante)
Petro: Pardonu, via lumo, mi reveni’ ĉar forgesi’ la ĉapon.
(du fratoj inde ekrigardis unu la alian)
Lazaro: Ĉu vi same pensas kiel mi, frato mia?
Milan: Mi ne povas mem kredi, sed mi pensas!
Lazaro: Sed kion diros nia fiero?
Milan: Ĝi komprenos ke gi estas la ofero de iu pli alta.
Lazaro: Tiam, ĉu mi faru necesan?
Milan: Vi devas.
Lazaro: Petraĉjo (li turniĝas al konfuza sinjoreto) , mi afable demandas al vi, kiel serbo la serbon, kiom bone vi komprenas popolan lingvon?
Petro: Kiel mian karan stokon, sinjoro.
Lazaro: Ĉu vi tiam ion tralegus al ni kaj klarigus?
Petro: (surprizita kaj flatita) Mi? Sed vi min lernigas legi! (ekrigardas al Milan kiu faligis la okulojn)
Lazaro: ŝajnas ke la diferenca tempo venis. Ĉu vi farus tion, sinjoro?
Petro: Kun plezuro.
(Kaj sinjoreto Petro prenis la leteron kaj komencas ĝin klarigi, kaj du fratoj atente kaj afable kapjesas.)

verkis:
Marko Nikoliĉ

Legu unuaktan teatraĵeton "Vuk kaj revolucio"